Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1049570 visitas.

Esperanto

Fabeloj de Andersen: Du Fratoj

Aŭtoro:Hans Christian Andersen
Tradukis:L. L. Zamenhof
Voĉoj:Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri
Muziko:Flávio Fonseca
Dato:16an de Septembro 2012
Elŝuto: MP3 de 128kbps
(6,9 MB - 2012-09-09 - 14:37 - MD5: 500855eb7e3e8ca6eaf27103b33413a0)
MP3 de 320kbps
(17,3 MB - 2012-09-09 - 14:39 - MD5: c52292246a15101224f85137319d26d8)
Aŭdu:

Sur unu el la Danaj insuloj, kie malnovaj juĝejoj vidiĝas sur la grenkampoj kaj inter potencaj arboj de la fagarbaroj, troviĝas malgranda urbeto kun ruĝaj tegmentoj sur la malaltaj domoj. En unu el ili super ardantaj karboj kaj en varmega vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj. Oni kuiris en vitraj glasoj, oni kirlis kaj distilis, en pistujoj oni pistis spicojn. Ĉion gvidis nejuna sinjoro.

"Oni devas atendi, ĝis venos la ĝusta!"

li diris,

"jes, la ĝustan, la veran en ĉio kreita oni devas ekkoni kaj sin teni je tio."

En la ĉambro sidis ĉe la brava patrino du el ŝiaj filoj, ankoraŭ malgrandaj, tamen jam kun disvolvitaj pensoj. Pri la ĝusto kaj vero parolis al ili ankaŭ la patrino, kaj ankaŭ ke oni devas sin teni je la vero, ke ĝi estas la vizaĝo de Dio en ĉi tiu mondo.

La pli aĝa el la knaboj aspektis petolema kaj kuraĝa, li amis legi pri la fortoj de la naturo, pri la suno kaj la steloj; nenia fabelo ŝajnis al li pli bela. Ho, kia feliĉo kredeble estas, se oni povas veturi por fari malkovrojn, aŭ elpensi, kiamaniere oni povas fari imitaĵon de la flugiloj de birdoj kaj poste havi la eblon flugi! Jes, tio povas esti nomata trovi la ĝuston! La patro estas prava, kaj la patrino estas prava; la vero kunkuntenas la mondon.

La pli juna frato estis pli silentema kaj tute fordonis sin al la libroj. Kiam li legis pri Jakob, ke li kovris sin per felo de kaprido por simili al Esav kaj per tio trompe rabi de li la rajton de unuenaskiteco kaj la benon de lia patro, li kolere pugnigis sian malgrandan manon, plena de indigno kontraŭ la trompinto. Kiam li legis pri tiranoj kaj pri ĉiuj maljustaĵoj kaj malbonaĵoj, kiuj estis farataj en la mondo, tiam larmoj staris en liaj okuloj. La penso pri la justo, pri la vero, kiu nepre devas venki, tute lin okupis. Unu vesperon, kiam la knabo estis jam en la lito, sed la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj kaj la lumo iris ĝis lia lito, li kuŝis kun sia libro kaj legis ankoraŭ ĝis la fino la historion pri Solon.

Kaj liaj pensoj eksvingiĝis kaj portis lin mirinde malproksimen. Ŝajnis al li, ke lia lito aliformiĝis en ŝipon kun plene levitaj veloj. Ĉu li sonĝis, aŭ tio estis io alia? Li glitis super ruliĝanta akvego, super la altaj ondoj de la tempo, li aŭdis la voĉon de Solon. Bone kompreneble kaj tamen fremdlingve sonis la Dana devizo:

"Per leĝo oni devas konstrui landon."

Kaj la genio de la homa raso staris en la malriĉa ĉambro, klinis sin super la liton kaj kisis la frunton de la knabo.

”Fariĝu forta en honoro kaj forta en la bataloj de la vivo. Kun vero en via brusto flugu al la lando de la vero!”

La pli aĝa frato ne estis ankoraŭ en la lito, li staris ĉe la fenestro kaj rigardis la nebulajn figurojn, kiuj leviĝis de la herbejo. Tio ne estis elfaj knabinoj, kiuj tie dancis, kiel iam diris al li maljuna honesta servistino. Li havas jam pli bonajn sciojn pri tio, estis vaporo, kiu estis pli malpeza ol la aero kaj tial leviĝis. Falis falstelo, kaj en la sama momento la pensoj de la knabo leviĝis de la vaporoj de la tero alte supren al la brilanta meteoro. La steloj de la ĉielo brilis, oni havis la impreson, kvazaŭ longaj oraj fadenoj pendis de ili malsupren al la tero.

"Flugu kun mi!"

io kantis kaj sonis en la koro de la knabo; kaj la potenca genio de la homaj generacioj portis lin pli rapide ol birdo, ol sago, ol ĉio tera, kio povas flugi, eksteren en la senliman universon, kie radioj, irantaj de stelo al stelo, ligis unu kun la alia la korpojn de la universo. Nia tero turniĝadis en la maldensa aero, vilaĝoj aperis dense unu tute apud la alia. Tra la sferoj sonis la vortoj:

"Kio estas proksima, kio estas malproksima, se la potenca genio de la spirito vin levas!"

Kaj ĉiam ankoraŭ la knabo staris ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren, la pli juna frato kuŝis en sia lito, la patrino vokis ilin per iliaj nomoj:

"Anders kaj Hans Ĉristian!"

Danujo ilin konas, la mondo konas ambaŭ fratojn - Oersted.

Aŭtoro: Hans Christian Andersen. Tradukis: Zamenhof.
Voĉoj: Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri.
Muziko: Flávio Fonseca. Registrita en la jaro 2012.
Ĉi tiu verko apartenas egale al la tuta Homaro.
Oni povas libere kopii kaj disdoni ĉi tiun sondosieron!

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/du-fratoj