Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1029693 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: La Lampmeĉo malkovris la Kulpulon

Malnovtempe riĉa komercisto nomiĝinta Phong (Fong) posedis dek ĵonkojn por transporti siajn varojn al diversaj lokoj en sia lando. Ĉiuj estis direktigitaj de fidindaj ŝipistoj. Ninh (Ning), la plej kapabla ŝipisto havis aminterrilaton kun la edzino de Fong kaj havis malbonan intencon.

Unu matenon, ĉiuj ĵonkoj ekveturis. Alvenantaj al la estuaro, kie troviĝis la templon de Sinjoro, ili haltigis la ŝipojn por celebri la foriro-ceremonion. Poste Fong regalis la ŝipistojn, donis al ili necesajn instrukciojn kaj piediris hejmen. Profitante de tiu favora okazo, Ning prenis malpli longan vojon, embuskis ĉe vojturno kaj mortigis Fong. Li tuj revenis al sia ĵonko kaj ekveturis.

Estis neniu pruvo por fari enketon pri la murdo. Kiam la ŝipistoj revenis hejmen, la loka mandareno, kiu faris la enketon, pridemandis ilin. La afero plidaŭriĝis sensukcese. Unu servisto de la mortinto sugestis ruzon por malkovri la krimulon. La mandareno venigis ĉiujn ŝipistojn al la templo de Sinjoro por partopreni en la nokta servo por la mortinto. Ĉiu partoprenanto ricevis lampmeĉon kaj estis petata meti ĝin en sian buŝon kaj rigardi la okulojn de la statuo de Sinjoro. La mandareno diris al ili :

- Sinjoro havas surnaturan povon, estis la okulatestanto de la murdo kaj konis la kulpulon. La meĉo en la buŝo de tiu persono longiĝos. Ĉiuj plenumis la ordonon.

Matene oni kontrolis la meĉojn por trovi la mallongiĝitan. Ĝi estis tiu de Ning. Kiel li timis, ke la meĉo en sia buŝo longiĝos, li intence ronĝis ĝin. Pro tio li enkaptiĝis en la ruzo kaj nevole konfesis sian krimon. Fine la adulto-paro estis punita laŭmerite.

Verkis kaj esperantigis Ngọc Lan
El Vjetnamio

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

Vikipedio

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/la-lampmecxo-malkovris-la-kulpulon