Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1011785 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: La Roko de la Edzino atendanta sian Edzon

Malnovtempe vivis du kamparanaj geedzoj kune kun iliaj du infanoj: unu dek unu-jaraĝa knabo kaj unu ses-jaraĝa knabineto. Ĉiufoje la geedzoj iris labori sur siaj kampoj, la patrino ne forgesis rekomendi al sia filo zorge varti la knabineton. Unutage, antaŭ ol foriri, ŝi donis al sia filo pecon da sukerkano por manĝigi la knabineton. Kiel kutime, ŝi ripetis:

Ne turmentetu vian fratinon, se ne, via patro bastonos vin.

La gefratoj kune faris konstruadon per ŝtonoj kaj branĉoj. Post momento, la knabo iris serĉi haktranĉilon por senŝeligi la sukerkanon. Marŝante li turniĝadis ĝin, kaj ĝia klingo disiĝis el la pojno kaj atingis la kapon de sia fratineto. Ŝi estis vundita, kaj sango fluetis el sia kapo. Li ektimiĝis, diris al si mem:

Paĉjo batos min ĝis morto ĉar mi grave kulpas.

Kaj li malaperis tuj forkurante. Li vagadis kaj dungiĝis jen en unu familio, jen en alia. Li trairis multajn regionojn dum pli ol dek jaroj. Finfine, li estis adoptita de fiŝkaptisto loĝinta en la mara zono de Binh Dinh. Tie li instaliĝis kaj faris la metion de sia adopta patro.

Tempo pasis kaj li edziĝis. Lia laborema edzino helpis lin per la vendado de fiŝo en bazaro. Du jaroj poste, sia edzino naskis infanon. Ilia familio ĝuis feliĉon.

Unutage, kiel la maro estis malkvieta, li restis hejme. Post la tagmanĝo, lia edzino lavis sian longan hararon kaj petis lin helpe kombi ĝin. Vidante longan cikatron supre ŝia rekta orelo, li kurioze demandis la kaŭzon. Ŝi rakontis al li tion, kio okazis antaŭ dudek jaroj. Ŝia frato senatente vundis ŝin per la klingo de haktranĉilo, per kiu li senŝeligis sukerkanon. Li tiel timis la severan punon de sia patro, ke li fuĝis el la hejmo kaj ne aŭdacis reveni tien. Iliaj gepatroj mortis pro sopiro kaj suferado, kaj ŝi devige vivis sola, sen apoginto. Malicaj homoj propigis al si siajn bienojn, kaj vendis ŝin al komercisto. De tiam ŝi travivis vagadan vivon ĝis kiam ŝi edziniĝis kun li kaj ĝuis feliĉan familian vivon.

Sciante, ke sia edzino estas sia fratino mem, la edzo paliĝis kaj doloriĝis pro la morto de ambaŭ siaj gepatroj. Sed li klopode reteni sian suferon, nenion diris al sia edzino.

Kelkaj tagoj poste, li pretekstis fiŝkaptadon por foresti. Ĉiuj liaj kolegoj revenis al la haveno, sed li malaperis. La edzino atendis la revenon de sia edzo kun maltrankvilego kaj malpacienco. Ĉiuvespere, ŝi grimpis sur rokon sur la marbordo, kun sia bebo en siaj brakoj, rigardadis la marmezon kun la espero ekvidi la vualon de la barko de sia karulo, sed vane. Post longa tempo, la patrino kaj sia bebo transformiĝis en ŝtona statuo.

La roko, sur kiu ŝi staris, troviĝas en la distrikto Phu Cat, provinco de Binh Dinh. Oni nomis ĝin la Roko de la Edzino atendadanta sian edzon.

Adaptita de Nguyen Thi Ngọc Lan
El Vjetnamio

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/la-roko-de-la-edzino-atendanta-sian-edzon