Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1049572 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: La Serpento ŝanĝas ĝian Haŭton, kiam ĝi maljuniĝas

Kreinte homon, la Jado-Imperiestro decidis, ke tiu ne konu morton. Je la fino de sia vivo, la homo restos senmove en angulo, kaj post iom da tempo, sia haŭto disiĝos el sia korpo. Tiam li juniĝos kaj revenos al la vivo.

Oni ne konis la decidon de la Imperiestro rilate al aliaj bestoj, sed li kondamnis serpentojn al morto kaŭze de ilia krueleco. Li komisiis al genio iri al surtera mondo plenumi sian ordonon. Kiam la genio alvenis tie, li senatente eniris en la rifuĝejon de serpentoj. Oni ne konis kial kaj kiel la reptilioj povis diveni lian intencon, sed ili kolektiĝis, ĉirkaŭis la senditon de la Jado-imperiestro. Al li ili diris:

Se vi ne elparolos la kontraŭan decidon de la Imperiestro, t. e. “la maljuniĝata serpento ŝanĝas ĝian haŭton kaj la maljuniĝata homo eniros en ĉerkon”, ni batalos kontraŭ vi ĝismorte. Antaŭ la minaco de la serpentoj, kiuj prete ĵetiĝis sur lin, la genio devis cedi.

Pro tio, la homo mortas kiam li fariĝas maljuna kaj la maljuna serpento ŝanĝas sian haŭton kaj vivas eterne.

Sciante, ke la genio malobeis sian ordonon, la Imperiestro ekkoleris. Li venigis la lastan kaj severe admonis lin. Laŭlegende, la Imperiestro kriis tiel forte, ke la timigita genio svenis kaj falis el la ĉielo sur la teron. Alia versio pretendas, ke la Imperiestro kondamnis la genion al la vivo inter la mortontaj homoj kaj al la ŝanĝiĝo en abomenindan insekton, nome la koprofagian skarabon.

Esperantigis Nguyen Thi Ngọc Lan
El Vjetnamio

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/la-serpento-sxangxas-gxian-hauxton-kiam-gxi-maljunigxas