Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas991819 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: La Unua Okcidenta Frukto

En suda fora regiono vivis la junulo nomiĝinta Mai An Tiem, kiu estis vendita kiel sklavo al la reĝo Hung. Kiel li povosciis plurajn metiojn kaj estis dotita per ekster-ordinara memoro kaj vastaj konoj, li ĝuis la privilegion de la reĝo. Je la aĝo 35, li fariĝis konfid-homo kaj la reĝo donis al li belan loĝejon troviĝinte apud sia palaco kaj edzinigis sian ĉarman adoptitan filinon al li. Baldaŭ filo naskiĝis kaj lia familio vivis feliĉe en riĉeco, posedis preciozaĵojn kaj multajn servistojn.

Mai An Tiem estis tre admirita kaj respektita de la mandarenoj, sed li estis ankaŭ enviita de malbonuloj. Okaze de iu akcepto en la kortego, li estis laŭdita, sed li modeste diris sen kaŝpenso:

Vian laŭdon mi ne indas. Ĉiuj miaj havaĵoj devenis de mia antaŭa vivo.

Lia diro baziĝis sur la religia dogmo de sia lando, laŭ kiu homa destino estas determinata de siaj agoj en sia antaŭa vivo. Inter la invititoj troviĝis malbonintencaj homoj, kiuj interpretis lian diron kiel insolentecon ofende al la reĝo, al kiu estis raportita la okazaĵo. Kun kolerego la reĝo ordonis la areston de tiu insolenta kaj malfidela bofilo.

Mai An Tiem estis tuj ĵetita en prizono. Li rekonis sian gravan kulpon kaj akceptis la punon kun rezignacio. Al si mem li diris:

La sorto rezervis al mi mallumajn tagojn por puni min pro miaj malbonaj agoj en mia antaŭa vivo.

La reĝo kunvenigis siajn mandarenojn por juĝi la pekulon. Iu proponis tranĉi al li la talion, alia postulis la mortpunon. Maljuna mandareno diris:

La impertinenta sklavo indas morton, sed antaŭ ol morti li devas scii, ke siaj riĉaĵoj ne devenis de sia antaŭa vivo, sed de la favoroj de la reĝo. Mi sugestas ekzili lin al la dezerta insulo Nga Son kaj provizi al li manĝaĵojn por kelkaj monatoj. Dume li havis tempon pripensi pri sia antaŭa vivo.

Tiu sugesto estis akceptita de la reĝo, kiu tuj ordonis lian ekzilon. La edzino de Mai An Tiem volontule vivis kune kun li kaj ilia filo en la ekzil-loko, malgraŭ la konsiloj de siaj familianoj kaj amikoj. Ŝia decido estis taksita de ili kiel frenezon.

Ŝi fidis je sia edzo, kaj subtenis lian penson:

Se la Ĉielo kreis elefanton, li ankaŭ kreis herbon. Ni do timas nenion.

La soleco kaj sovaĝa naturo ege maltrankviligis sian edzinon, kiu timis, ke ili tri mortos sur la insulo. Ili aranĝis provizoran loĝejon en roka kavo. Rojoj provizis al ili akvon kaj la maro, salon. Sed la kvanto de rizo, kiun ili kunportis baldaŭ elĉerpiĝis.

Kiel do ili faros por transvivi?

Mai An Tiem konsolis sian edzinon:

Ni povos transvivi se ni havigus al ni plenmanon da semoj.

Iutage birdaro aperis kaj traflugis tra ilia loĝejo kriadante kaj ellasis grajnojn sur la grundon. Post iom da tempo grimpantaj plantoj kreskis kaj poste la unuaj fruktoj havintaj la formon de homa kapo ekaperis kaj grandiĝis rapide. Mai An Tiem pikis unu frukton kaj malfermis ĝin. Ĝia karno estis roza, iom dolĉa kaj makulita de nigraj grajnoj. Ĝi havigis al ili la sensacon de freŝeco. Mai An Tiem ĝoje ekkriis:

Tiun frukton mi neniam vidis. Ĝi estis alportita al ni de la birdoj alvenintaj el Okcidento, ni do nomas ĝin "Okcidenta frukto". Bonŝance ke ni estas savataj nun.

La geedzoj prizorgis pri tiu planto, kies fruktojn ili manĝis ĉiutage anstataŭ rizo. Iam fiŝkapto-barko grundis sur la insulo Nga Son. Mai An Tiem afable helpis la fiŝkaptistojn ripari sian fiŝbarkon, oferis al ili multajn fruktojn kaj petis al ili alporti rizon al sia familio por interŝanĝi kontraŭ fruktoj. Kaj li ne devis atendi longe. Barko ŝargita de rizo baldaŭ venis al la insulo kaj forportis fruktojn. De tiam la insulanoj manĝis blankan rizon anstataŭ okcidentaj fruktoj. La edzino diris emocie:

Ni estas tre dankemaj al la providenco, kiu savis nin.

Ili daŭrigis la kultivadon de la okcidenta frukto kaj faris abundan rikoltadon. Post nelonge multaj ŝipoj de komercistoj kaj barkoj de fiŝkaptistoj alportis al la insulo diversajn varojn por interŝanĝi ilin kontraŭ fruktoj. Kaj la geedzoj havis necesaĵojn nome rizon, semojn, vestaĵojn, bestojn, kaj laborilojn por vivi komforte.

Post kelkaj jaroj la kultivado de tiuj fruktoj disvastiĝis tutlande kaj la geedzoj estis fam-konitaj kiel la "gepatroj de okcidentaj fruktoj".

Dume ĉe la reĝa kortego okazis, ke iu mandareno malkontentigis la reĝon ĉar li ne plenumis sian taskon. La reĝo plendis:

Se Mai An Tiem estus ĉi tie, tio ne okazus.

Tiutage li ripetadis la nomon de sia bofilo kaj havigis al si informojn pri la sorto de la lasta kaj siaj familianoj. Iu diris, ke ili certe jam mortis. La reĝo ne kredis tion kaj ordonis al kelkaj servistoj iri serĉi la familion de sia adoptita filino. Ili revenis per la barko ŝarĝita de fruktoj, kiujn Mai An Tiem oferis al la reĝo. Ili rakontis al la reĝo kiel Mai An Tiem kaj siaj familianoj supervenkis malfacilaĵojn por transvivi kaj estigi sian bonan kaj feliĉan vivon. Ili havis komfortan loĝejon, multajn servistojn, rizejojn, belajn kampojn de okcidentaj fruktoj, bestojn kaj kortobirdaron.

Kun mirego kaj rimorso la reĝo diris al la mandarenoj kiuj kulpigis sian bofilon:

Mai An Tiem pravis kiam li diris, ke liaj honoro kaj riĉaĵoj devenis de sia antaŭa vivo.

Li sendis soldatojn al la insulo por revenigi la familion de Mai An Tiem al la korto. La lasta estis rehonorigita de la reĝo tuj post sia reveno.

La loko, kie kreskis la unuaj plantoj de okcidentaj fruktoj estis nomita la Placo de An Tiem. La tieaj loĝantoj daŭrigis la entreprenon de la geedzoj kaj fondis vilaĝon portantan la nomon de Mai An Tiem. La vilaĝanoj starigis altaron por honorigi la kreintojn de la okcidentaj fruktoj, kiuj estis poste nomitaj akvomelono.

Esperantigis Ngọc Lan
El Vjetnamio

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/la-unua-okcidenta-frukto