Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1020203 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: Legendo pri la Ora Bubalo en la Okcidenta Lago

Sub la dinastio de Ly, en la lando Dai Viet, vivis giganto, kies talio sufiĉas timigi la plej bravajn militistojn de la Kortego. Tamen li defiis neniun en duelo. Li fariĝis bonzo en sia juna aĝo kaj emas vojaĝi. Kutime li kunportis feran bastonon kaj sakon, kies aspekto estis ordinara, sed povis enhavi multnombrajn objektojn sen ŝajni pli dika.

La reĝo bezonis grandkvante da nigra bronzo por fandigi kultobjektojn, sed tiu metalo ne ekzistis enlande. Li venigis la giganton kaj komisiis al li iri al Ĉinio por peti tiun valoran metalon. La lasta plenigis tuj la ordonon de la reĝo.

Al la ĉefurbo de Ĉinio li alvenis post longdaŭra vojaĝo. Li petis aŭdiencon ĉe la Kortego por transdoni al la ĉina imperiestro la peton de sia reĝo pri nigra bronzo celante fandigi kultobjektojn por diskonigi Budhismon en la tuta lando. La imperiestro demandis al li:

El kiom da anoj konsistas via grupo? Kiun kvanton da nigra bronzo via reĝo petas de mi?

La giganto montris sian sakon kaj respondis:

Via Reĝa Moŝto! Mi venis sola kaj petas de vi la permeson plenigi tiun ĉi sakon per nigra bronzo.

Vidante ĝin la imperiestro ridetis kaj diris:

Mi povas doni al vi cent sakojn da bronzo.

La imperiestro tuj ordonis al la magazenisto-mandareno malfermi la bronzo-deponejon kaj lasi la giganton preni tiom, kiom li povus. Survoje al la deponejo, la giganto trapasis korton, kie videblas enorma statuo de ora bubalo. La mandareno, kiu akompanis lin, montris la statuon kaj ŝercis:

Ĉu vi deziras kunporti la oran bubalon?

Ho ne! Nur kvanteton da nigra bronzo mi bezonas.

Li enmetis la tutan kvanton da bronzo troviĝantan en la deponejo en sian sakon, kiu estis nur duone plenigita, kaj foriris kun la sako ĉe la ekstremo de sia bastono.

La okazaĵo estis raportita al la imperiestro, kiu ekspedis kvin cent soldatojn postkuri la giganton. Dume la lasta jam iris longan vojon kaj alvenis al riverbordo. Malrapide li ĵetis sian ĉapelon kun larĝa ringo en la riveron, metis enen la sakon kaj naĝis puŝante la ĉapelon. Estante meze de la kuranta riverakvo, li aŭdis la vokon de la soldatoj:

Bonvole atendu nin! Nia imperiestro ordonis al ni veni helpe transporti vian sakon kaj eskorti vin.

La giganto diris, ke helpon li ne bezonas, kaj petis al ili transsendi al la imperiestro sian dankon. Alvenante al riverenfluejo, li vidis ŝipon pretan ekveturi al sia lando. Vidante ke la vojaĝinto havis nur ne grandan sakon, la ŝipestro akceptis lin. Unu maristo helpe portis lian sakon, sed ne kapablis, ĉar ĝi estis pezega. Kelkaj aliaj venis helpe al li, sed la sako estis ne moviĝebla. La vojaĝinto dankis ilin, leĝere portis ĝin en sia mano kaj enŝipiĝis antaŭ la mirego kaj admiro de la ŝipanaro.

Vidante ke la kapitano hezitis ordoni la levon de la ankro, la giganto urĝis lin kaj persvadis lin, ke estos neniu danĝero. Danke al favora vento, la ŝipo veturis rapide. Kelkaj tagoj poste, tempesto subite okazis. Enorma fiŝo kun larĝe malfermita buŝo alĵetiĝis sur la ŝipon, kiu tangis kaj rulis, kaŭzante panikon al la ŝipanaro. La giganto trankviligis ilin kaj prenis kukurbegon, forte ĵetis ĝin en la buŝon de la monstro, kiu kaptis ĝin. Li tuj saltis en la riveron kaj mortigis la monstron per sia fera bastono. Ĝia trunko estis disigita en tri partojn, kiuj ŝanĝiĝis en tri insuletojn. La maro kvietiĝis kaj neniu alia incidento okazis.

Alvenante al sia lando, la giganto anoncis al la reĝo la sukceson de sia misio. La reĝo komisiis al li serĉi la plej talentajn fandistojn por fabriki kvar specialajn kultobjektojn honore al Budhao kaj por postlasi al la estontaj generacioj kiel naciajn heredaĵojn. Tiuj kultobjektoj konsistas en naŭ-etaĝa turo nomita Bao Thien, giganta Budhao-statuon, parfumbruligilo kaj sonorilego.

La unua vibriga sonado de la bonza sonorilego vekigis la oran bubalon troviĝantan antaŭ la bronzo-deponejo en Ĉinio. Kiel nigra bronzo estas la patrino de oro, la bubalo sciis, ke sia patrino estis en la lando Viet, forkuris tien, trovis la bronzan sonorilon kaj kuŝiĝis apude kun kortuŝa mieno.

Tiu neatendita okazaĵo maltrankviligis la giganton, kiu timis, ke ĉiufoje la sonorilo estos sonigata, oro el la tuta mondo alfluos al la lando Viet. Tio povos kaŭzi malagrablaĵojn. Tial li petis al la reĝo malaperigi la sonorilon por eviti eventualajn konfliktojn kun fremdaj landoj. Lia saĝa peto estis favore aprobita de la reĝo. La sonorilo estis transportita sur montanon, de kie ĝi estis puŝita en la Okcidentan Lagon. Aŭdante la bruegon, la ora bubalo sin deĵetis en la lagon post sia patrino.

De tiam, de tempo al tempo la anso de la sonorilo kaj ankaŭ la ora bubalo, kiu reiris sur la lago-bordo, videblas sur la supraĵo de la Okcidenta Lago. Vidante homojn, ĝi tuj malaperis en la akvo-fondo. Pro tio, la lago nomiĝas alie Abismo de la ora bubalo.

La giganto estis riverencita kiel la Patron de la metio de fandado.

Esperantigis Ngọc Lan
El Vjetnamio

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/legendo-pri-la-ora-bubalo