Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1011798 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: Thach Sanh, la Hakisto

La hakisto Thach Nghia kunvivis kun sia edzino en la ĉirkaŭaĵo de Cao Binh. Ili ege afliktiĝis pro tio, ke ili ne havis infanon. Esperante kortuŝi la Ĉielan Imperiestron, ili klopode bonfaradis: helpe fosadi putojn kaj kanalojn, konstruadi vojojn, oferadi teon al vojirantoj. Fine ilia voto estis plenumita, lia edzino gravediĝis. Kia ĝojego por la geedzoj!

Malfeliĉe Thach Nghia mortis antaŭ la nasko de sia infano, vigla vira bebo, kiun sia edzino nomis Thach Sanh.

"Malfeliĉo neniam venas sola",

la knabo perdis sian patrinon en sia sesa aĝo.

Li establis kabanon ĉe la piedo de banjano por loĝi. Li estis tiel malriĉa, ke li portis zono-tukon anstataŭ veston, kaj havis hakilon, danke al kio li vivtenis sin. Kiam li estis dek-tri-jaraĝa, la Ĉiela Imperiestro sendis al li geniojn, kiuj trejnis lin pri militaj artoj kaj sciigis al li kelkajn magiajn sekretojn.

Iutage riĉa alkoholo-distilisto nomiĝinte Ly Thong trapasis lian kabanon. Vidinte la fizikan forton de Thach Sanh, tiu neordinare ruza viro ekpensis pri profiti de la junulo.

- Venu loĝi kun mi, vi estos mia frato, li diris.

Thach Sanh akceptis senkonscie lian afablan proponon.

Tiutempe vivis pitono-demono, kiu ruinigis la regionon, formanĝis la kaptitajn homojn. Templo estis starigita por ĝia kulto, kaj ĉiujare unu viro devis sin foroferi al ĝi. Tiujare venis la vicon de Ly Thong. Lia patrino kaj li intrigis kontraŭ la honesta junulo. Kiam la lasta revenis el arbaro, Ly Thong oferis al li alkoholon kaj petis lin:

- Ĉinokte mi devos sentineli ĉe la templo, sed mi ankoraŭ ne finis la alkoholo-distiladon. Ĉu vi povus helpe anstataŭi min?

Thach Sanh konsentis sen malfido.

Meznokte violenta ventego skuis densan arbaron, kaj la demono aperis ŝpruĉanta flamojn. Kun trankvilo kaj kuraĝo la junulo luktis kontraŭ ĝi. Post akra batalo, la demono senfortiĝis kaj reprenis sian formon de pitono. Ĝian kapon Thach Sanh tranĉis kaj portis hejmen.

Aŭdinte la vokon de Thach Sanh, Ly Thong kaj lia patrino kredis, ke la animo de la hakisto venis. Ili genuiĝis kaj petis de li pardonon. Li ekkomprenis ĉion, sed pro bonkoreco kaj altruismo, li pardonis ilin kaj rakontis sian aventuron. Denove la perfidulo trompis Thach Sanh, minacinta:

- Tiu pitono estas la genio, pri kiu la reĝo prizorgas, kaj li certe venĝos ĝian morton.

Terurita, Thach Sanh haste forkuris. Ly Thong raportis al la reĝo la meriton, kiun li cinike atribuis al si mem. Por rekompensi lin la reĝo nomis lin ĉefkomandanto de sia armeo.

Tiam la reĝo estas elektanta edzon indan je sia karega filino, kaj la novaĵo estis proklamita en la tuta reĝlando kaj ankaŭ en la najbaraj. La princino ankoraŭ ne trovis la amindan princon, pri kiu ŝi revis. Iam, promenante en la reĝa parko, ŝi estis forrabita de granda aglo. Kiam ĝi flugis supre sia kabano, Thach Sanh vidis ĝin kunportante personon. Li ekpafis sagon, kiu trafis ĝin, sed ĝi forflugis. Li sekvis la postlasitajn sango-makulojn kaj alvenis al la rifuĝejaĉo de la demono. Tiun groton li markis kaj revenis hejmen.

La malapero de la princino ege dolorigis la reĝon. Al Ly Thong li ordonis serĉigi ŝin kaj promesis doni al li ŝian manon se li revenigus ŝin sendifektita. Vane Ly Thong informiĝis pri la rifuĝejo de la aglo.

Dume Thach Sanh aŭdis, ke Ly Thong ĝuis reĝajn favorojn kaj estis serĉanta la princinon. Al la lasta li sciigis, ke la rifuĝon de la aglo li konis. Laŭ la peto de Ly Thong, li volonte kondukis soldatojn al la groto, en kiu li eniris sola por liberigi la princinon. Per ŝnurego la soldatoj tiris ŝin el la groto, kaj tuj Ly Thong ordonis al ili obstrui la elirejon, por ke Thach Sanh ne povos eliri. Okulatestante tiun perfidaĵon, la princino estis tiel indignita, ke ŝi perdis sian voĉon.

Kiam la dormanta demono vekiĝis, kaj ne vidante la kaptiton ĝi koleregis. Ekvidinte Thach Sanh, ĝi impetis kontraŭ li, sed estis tuj teren faligita. Dum li serĉis elirejon, li trovis kaĝon, en kiu sidis junulo, kiu estis la heredanto de Akvo-imperiestro kaptita de la demono. Li rompis la kaĝon kaj liberigis la princon.

Por danki la savinto de sia filo, la imperiestro oferis al li multnombrajn altvaloraĵojn, sed li rifuzis kaj akceptis nur gitaron. Li adiaŭis la imperiestron kaj la princon kaj revenis al sia kabano.

La animoj de la pitono kaj aglo renkontiĝis unu la alian kaj ĵuris kune venĝi kontraŭ sia komuna malamiko. Ili ŝtelis reĝajn altvaloraĵojn kaj kaŝis ilin en la banjano, kie troviĝis la loĝejo de Thach Sanh. Poste ili denuncis lin, kaj li estis tuj enprizonigita.

La malliberigo de Thach Sanh ĝojigis Ly Thong, kiu ege deziris lian morton por povi gardi sian sekreton.

Por pasigi tempon en prizono, ĉiutage Thach Sanh ludis gitaron kaj kantis siajn plendojn, sian malfeliĉon kaj la maljustecon, kiun li devige suferadis.

Kvankam la reĝo venigis el la tuta lando la plej spertajn medicinistojn, neniu el ili kapablis kuraci la princinon, kiu de post sia liberigo nek parolis nek ridetis. Ŝi sopiris revidi sian savinton. Kiam ŝi ekaŭdis la tristan melodion luditan de Thach Sanh kaj liajn plendojn, ŝia voĉo revenis, kaj ŝi petis al la reĝo venigi tuj la malliberulon, al kiu li ordonis rakonti sian vivon.

Sciinte la veron, la reĝo decidis edzinigi sian filinon kun Thach Sanh kaj ĵeti la gekrimulojn en prizonon. Pro kompato kaj altruismo, Thach Sanh petis al la reĝo senkulpigi ilin kaj permesi al ili reveni al sia naskiĝvilaĝo. Survoje ili mortis pro fulmo, kaj oni diris, ke ili estis punitaj de la Ĉiela Imperiestro.

Aŭdinte, ke la reĝo elektis Thach Sanh kiel bofilon, la heredanto-princoj de najbaraj landoj koleriĝis kaj kune ekatakis lian landon. Per sia gitaro Thach Sanh ludis kortuŝajn melodiojn, kiuj ekvekis ĉe la animo de tiuj princoj kaj siaj trupoj nostalgion al siaj naskiĝlandoj kaj familioj. Pro tio multaj soldatoj fuĝis, kaj la aliaj, inkluzive la princojn, kapitulacis senkondiĉe.

Esperantigis Bui Xuan Thanh
El Vjetnamio

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/thach-sanh-la-hakisto